Thứ Bảy, 28 tháng 1, 2012

Kvara leciono (daŭrigota 2)

Komparado
...pli...ol, plej
granda - pli granda - plej granda
Ankaŭ adverboj kompareblas per pli kaj plej.
rapide -  pli rapide - plej rapide
La komparvorto estas ol.
La tablo estas pli granda ol la seĝo.  
La elefanto estas pli granda ol la kuniklo.
Eblas fari ankaŭ 'inversan' komparadon per malpli kaj malplej.
malpli granda - malplej granda

Ekzerco
1) Pli granda hundo. (a bigger dog)
2) La malplej granda hundo. (The smallest dog)
3) La plej granda hundo. (The biggest dog)
4) Malpli granda hundo. (a smaller dog)
5) La hundo estas pli granda ol la kato. (The dog is bigger than the cat.)
6) La kato estas malpli granda ol la hundo. (The cat is smaller than the dog.)
7) La plej bela virino estas pli bela ol vi. (The most beautiful woman is more beautiful than you.)
8) Mi pli ŝatas tiun libron ol tiun. (I like that book more than the other.)
9) Tio okazas malpli ofte nuntempe. (That happens les often now than before.)
10) Ol li vi certe pli lertas. (You're certainly more skillful than him.)(certe: certainly; lerti: to be skillful)
11) Plej gravas, ke vi memoru tion. (The most important thing for you is to remember it.)(grava: important; memori: remember)
12) La malplej granda insekto estas nevidebla. (The smallest insect is invisible.)
13) Li pli bone komprenas tion ol lia frato. (He understands this better than his brother.)
14) El ĉiuj fruktoj mi plej ŝatas bananojn. (Of all fruits, I like bananas most.) 
15) Li estas la plej alta sur la foto. (In the photo he's the tallest.)
16) Mi pli bone komprenas lin ol lian fraton. (I understand him better than his brother.)
17) Ni devas iri pli rapide. (devi: must) (We must go more quickly.)

Không có nhận xét nào: