Thứ Tư, 22 tháng 5, 2013

Rekonsidero 3

TRIA LECIONO

Kia? 
La tablo estas nigra. Kia estas la tablo? - Nigra.
Kia estas la papero? - La papero estas blanka.

Mal-
Granda domo. Malgranda domo.
Ĝi estas bela. Ĝi estas malbela. Ankaŭ Maria estas bela.
Bela domo. Malbela domo.
Ĉokolado estas bona. Bona plumo. Malbona plumo.

Ĉevalo estas granda besto. Ĉu ankaŭ kato estas granda besto? Ne, kato ne estas granda besto. Sur grand tablo estas malgranda objekto. Tio estas bona hundo.

Kie? Sur/ En/ Apud/ Sub/ Super
La tablo staras sur la planko. Sur la tablo estas glaso. En la glaso estas akvo. Apud la tablo estas seĝo. Sub la tablo estas kato. Super la tablo estas lampo.

Kie estas la glaso? - La glaso estas sur la tablo.
Kie estas la akvo? - La akvo estas en la glaso.
Kie estas la seĝo? - La seĝo estas apud la tablo.
Kie estas la kato? - La kato estas sub la tablo.
Kie estas la lampo? - Super la tablo.

Bela domo, ĉu ne?
Apud la domo estas malgranda ĝardeno. En la ĝardeno estas arbo kaj sub la arbo sidas granda hundo. La hundo estas nigra.

Kiu? Mi/ Vi/ Li/  i/  i/ Ni/ Vi/ Ili
Kiu estas mi? - Mi estas Maria.
Kiu estas mi? - Mi estas Peter.
Ni estas Maria kaj Peter. 
Ŝi estas Maria kaj li estas Peter. Ili estas Maria kaj Peter.
Tio estas hundo. Ĝi estas nigra. 
Tio estas domo. Ĝi estas granda.
Kie estas la tablo? - Ĝi estas sur la planko.
Kie estas la seĝo? - Ĝi estas sur la planko, apud la tablo.
Kie estas la kato? - Ĝi estas sub la tablo.

Konversacio:
- Kiu vi estas?
- Mi estas Peter.
- Kie vi estas? 
- Mi estas en la domo.
- Kio estas apud la domo?
- Apud la domo estas malgranda ĝardeno.
- Kio estas en la ĝardeno?
- En la ĝardeno estas granda arbo kaj sub ĝi estas bela floro.
- Kia floro?
- Malgranda, bela rozo.
Ĉu ankaŭ mi estas bela?
- Jes, Maria, ankaŭ vi estas bela.
- Ĉu ankaŭ kato estas en la ĝardeno? 
- Ne, ĝi estas en la domo, sub la tablo.
Ĉu ankaŭvi estas sub la tablo?
- Ne. Mi staras apud vi.

Frazoverku 
Kia estas la ĝardeno? - La ĝardeno estas malgranda.
Kia estas la ĉevalo? - La ĉevalo estas granda.
Kia estas la papero? - La papero estas blanka.
Kia estas la tabulo? - La tabulo estas nigra. 
Kia estas la domo? - La domo estas malbela.
Kia estas la kato? - La kato estas bela.
Kia estas la ĉokolado? - La ĉokolado estas bona.
Kia estas plumo? - La plumo estas malbona.

Respondu
Kie estas la ĝardeno? - La ĝardeno estas apud la domo.
Kia estas la tabulo? - Ĝi estas nigra.
Kie estas la lampo? - Ĝi estas super la tablo.
Kiu estas en la domo? - Peter estas en la domo.
Kie estas la seĝo? - Ĝi estas apud la tablo.
Kia estas ĉokolado? - Ĝi estas bona.
Ĉu ĉevalo estas malgranda besto? - Ne, ĝi ne estas malgranda besto, sed granda.
Kio estas sur la tablo? - Sur la tablo estas glaso.
Kie estas la akvo? - La akvo estas en la glaso.
Ĉu la lampo estas sub la tablo? Ne, ĝi ne estas sub la tablo, sed super la tablo.
Ĉu Maria estas bela? - Jes, ŝi estas bela.

Legu:
Tio estas malbona plumo. Maria sidas sur la seĝo, apud la tablo. Sur la tablo estas granda libro. Rozo estas bela floro. Peter sidas sur blanka ĉevalo. Ĉu ankaŭ vi sidas sur ĉevalo? 

Không có nhận xét nào: