Thứ Bảy, 22 tháng 11, 2014

Sumoa raportoj (daŭrigota)

Kara Aŭtuno,

Gratulon pro via memorinda unua venko en Esperanto-sumoo!
Do, mi atendas vian sekvan raporton en mardo.
Nu, via luktista nomo estas tre bona! Mia plej ŝatata sezono estas aŭtuno!
Ĉu ankaŭ vi?
Bonan sumoon :-)

ARASE Sayuki [Sajuki]
el Japanio
*********
Kara ARASE Sayuki,

Dankon vin por viajn bonajn frazojn.
Mia nomo estas "Aŭtuno" Esperante, kaj gxi ankaux estas mia plej sxatata sezono. :-) Nun mi rapotas miajn sekvajn rezultojn.
C- 15. Aŭtuno
o o o
"7.000 tagoj en Siberio" de Karrlo Ŝtajner. La 11-a, 12-a, 13-a paĝoj. :-)
*********
Kara Aŭtuno,

Dankon pro via respondo! Vi havas belan nomon. :-)
Kaj dankon pro via sumoa raporto. Brilas perloj! Bele!
Do, mi atendas vian sekvan raporton en vendredo.
Bonan legadon!

ARASE Sayuki [Sajuki]
el Japanio
*********
Kara Sayuki,

Dankon pro via kuraĝigo. Mi provos esti a bona legado.
Mi trovis mian eraron: "de Karrlo Ŝtajner" kaj "Nun mi rapotas miajn sekvajn rezultojn". Ĝi estas "de Karlo Ŝtajner." :-(
Nun mi raportas miajn sekvajn rezultojn.
C- 15. Aŭtuno
o o o o o o
"7.000 tagoj en Siberio" de Karlo Ŝtajner. La 11-a, 12-a, 13-a, 14-a, 15-a, 16-a paĝoj. :-)
*********
Kara Aŭtuno,

Dankon pro viaj bele brilantaj perloj. :-)
Kaj dankon ankaŭ pro via rimarkigo.
Mi tuj korektos la nomon de aŭtoro.
Do, mi atendas vian sekvan raporton en lundo.
Bonan semajnfinon!

Sayuki
**********
Kara Sayuki,

Dankon pro via helpo, korekto la nomon de aŭtoro, kaj dankon por via bele vortoj. Do mi havis bonan semajnfinon. :-)
Nun mi raportas miajn sekvajn rezultojn.
C- 15. Aŭtuno
o o o o o o o o o
"7.000 tagoj en Siberio" de Karlo Ŝtajner. La 11-a, 12-a, 13-a, 14-a, 15-a, 16-a, 17-a, 18-a, 19-a paĝoj. :-)
Bonan semajnon!

Aŭtuno
*********
Kara Aŭtuno, 

Belege! Ankaŭ mi nun havas naŭ blankajn perlojn ;-)
Do, mi atendas vian sekvan raporton en ĵaŭdo.
Bonan legadon!

Sayuki
*********
Kara Sayuki,

Pardonu min ĉar mi ne raportis mian resulton hieraŭ. Hieraŭ estis Vjetnamio Instruisto Tago, do mi estis okupita, sed mi ne forgesis legi mian libron.
Se vi ne akceptu mian resulton, mi daŭrigos legi. La plej grava estas venki mem. :-)
Nun mi raportas miajn sekvajn rezultojn.
C- 15. Aŭtuno
o o o. o o o. o o o. o o o
"7.000 tagoj en Siberio" de Karlo Ŝtajner. La 11-a, 12-a, 13-a, 14-a,
15-a, 16-a, 17-a, 18-a, 19-a, 20-a, 21-a, 22-a paĝoj. :-)
Bonan semajnfinon!

Aŭtuno
*********
Kara Aŭtuno,

Dankon pro via raporto!
En Japanio ne troviĝas festotago por danki instruistojn.
Kion vi faris (aŭ kutime faras) tiutage?
Restas nur tri tagoj ĝis la fino de Esperanto-Sumoo.
Ĉion bonan al vi!
Kaj bonan semajnfinon ankaŭ al vi :-)

Sayuki
*********
Karaj kaj estimataj, 

Ni, esperantistoj de Vjetnamio partoprenis tiun Sumoon, estas tre amasega! Entute mi troviĝas 21 personojn!!!
Baldaŭ finiĝos la konkurson, esperante ke vi ĉiuj bone legadas ĝis fino. 
Laŭ raporto de S.ro HORI, mi ege gratulas ĉiujn!
Tamen pro iu kialo mankas rezulton de kelkaj gajnintoj.
Ĉu S-ino Vuong kaj Ĉu s-ro Hoanh Phi? Pro nia amikeca atmosfera konkurso sendu rapide viajn rezultojn!
Amike kaj varme, 

Alta

Không có nhận xét nào: