Chủ Nhật, 11 tháng 1, 2015

Leteroj

Karaj luktistoj, 

Baldaŭ venos la fino de 2014. Ĉu vi ne forgesis fari ion ĝis la fino? Jes, aliĝo al la januara sumoo. Aliĝinte, vi havu feliĉan novjaron. 

HORI Jasuo

---------
Karaj 

Venis foto de Zamenhofa Festo de Vjetnama E-Asocio. Ĝi temas pri sumoo-diplomitoj. Estas bonege honori venkintojn en la Festo.
En la organo Verda Mesaĝo aperas artikolo pri sumoo ekde la 31 ĝis la 35a paĝoj.

Certe Hanojo progresos pri sumoo en januaro.

HORI Jasuo

---------
La unua fojo Vjetnama Esperanto-Asocio presis kaj aldonis diplomojn al "luktistoj" de la internacia legkonkurso - Sumoo. La venkintoj estis honorigitaj dum la Zamenhof-Tago en Hanojo.

Không có nhận xét nào: